Vorto: angla
-
Rilatanta al angloj, ilia nacieco, lingvo aŭ lando.
li ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj
la dua oficiala lingvo estas la angla, la kolonia lingvo
la angla estas la komerca lingvo kaj la malaja estas la ŝtata lingvo
sole en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion regatan tamen de anglo-saksa reĝimo
spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana kaj en biblia angla
en 1833 la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron
la kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos
En aliaj lingvoj
- Ido: Angliana, Angla
- La angla: English
- La belorusa: ангельскі
- La bretona: saoz, saoznek [rilate al la lingvo]
- La bulgara: английски
- La ĉeĥa: angličtina
- La franca: anglais (adj.)
- La germana: englisch
- La hispana: inglés
- La hungara: angol
- La kataluna: anglés (adj.)
- La nederlanda: Engels
- La okcidentfrisa: Ingelsk
- La pola: angielski
- La portugala: inglês
- La rusa: английский
- La slovaka: anglický, angličtina
- La sveda: engelsk
- Tokipono: pi ma Inli
- Volapuko: Linglänik