Vorto: anaso
-
Naĝbirdo el la familio anasedoj, de diversaj genroj.
tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn
kokinoj, anasoj kaj meleagroj
kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj
rostita anaso
tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro
-
Genro el la familio anasedoj (Anas); naĝbirdo, kies viro havas plumaron belan kaj tute apartan de la virino.
trapasante la facilajn rapidfluejojn de Enco, ni vidis plurfoje anasojn kun belaj oranĝaj bekoj
En aliaj lingvoj
- La angla: duck
- La belorusa: качка
- La bretona: houad
- La bulgara: патица
- La ĉeĥa: kachna
- La ĉina: 鸭 [yā]
- La franca: canard
- La germana: Ente
- La hebrea: ברווז
- La hispana: pato
- La hungara: kacsa
- La indonezia: bebek
- La itala: anatra
- La nederlanda: eend
- La norvega: and
- La pola: kaczka
- La portugala: pato
- La rumana: raţă
- La rusa: утка
- La slovaka: kačica
- La sveda: and, anka
- La turka: ördek