Vorto: amuleto
-
Objekto, kiu, per supozata magia efiko, ŝirmas la portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo, kaj tiel plu..
ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l' amuleto
tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte
oficiro, kovrita de amuletoj
li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu
ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉe ĉeno granda ora amuleto, sur kiu estis videblaj du serpentoj, hela kaj malhela, kiuj sin reciproke mordis en la voston kaj formis ovrondon
En aliaj lingvoj
- La angla: amulet, talisman, mojo
- La belorusa: амулет
- La ĉeĥa: amulet
- La franca: amulette
- La germana: Amulett, Talisman
- La hispana: amuleto
- La hungara: amulett
- La nederlanda: amulet, talisman
- La pola: amulet, talizman
- La rusa: амулет, ладанка, талисман
- La slovaka: talizman, amulet