Vorto: amoro

  1. Sekskuniĝo.

    • la noveloj prezentas diversajn implikojn, embarasojn, ruzojn, sekvojn kaj entute cirkonstancojn de amoro inter virino kaj viro

    • ĉiu juna virino scias, ke rajdi sur motorciklo estas multe pli ekscita ol amoro

    • matura kaj preta por la amormomento

    • sekreta amor-vivo

    • iuj religiaj kaj diverslokaj sociaj moroj difinas ĉian ekstergeedzan amoron tabua

    • dum unusola ordinara amorkontakto kun infektita persono la probablo de infektiĝo ne estas pli ol 1 %

  2. Figuro de nuda, flugilhava bubeto uzata orname en Eŭropa klasika arkitekturo kaj pentrarto.

En aliaj lingvoj

    • La angla: sexual love
    • La ĉeĥa: láska tělesná
    • La franca: accouplement, amour (charnel), baise (faire l'amour), coït, copulation, relation sexuelle
    • La germana: Geschlechtsverkehr, Sex, körperliche Liebe
    • La hispana: amor (físico), relación sexual
    • La hungara: testi szerelem, szex
    • La itala: amore (sesso)
    • La nederlanda: het vrijen, sexuele relatie, lichamelijke liefde
    • La pola: amory
    • La portugala: amor sexual
    • La rusa: любовная страсть, любовь (физическая), секс
    • La slovaka: telesná láska
    • La taja: การร่วมเพศ, เพศสัมพันธุ์
    • Tokipono: unpa
    • La angla: Kupido
    • La franca: amour (beaux-arts), putto
    • La hungara: amorett, puttó
    • La itala: amorino, putto
    • La nederlanda: cupido
    • La pola: amor, kupidyn, eros
    • La portugala: cupido
    • La rusa: амур, купидон
    • La taja: คิวปิด