Vorto: amiko

  1. Iu amata kaj amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne nepre pro seksemo, nek pro familianeco.

    • ne riproĉu vian amikon

    • amiko en ĝojo kaj ploro

    • al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu

    • malnova amiko

    • kara amiko

    • varma amiko

    • veraj amikojn li deziras

    • amikon montras malfeliĉo

    • pli bona amiko intima, ol parenco malproksima

    • invitu kelkajn amikojn aŭ amikinojn kaj penu ĉirkaŭrigardi iom la mondon, diris la maljuna sinjoro

    • ŝi estas mia amiko

    • mia bofratino estas bona amiko de mi

    • la hundo estas amiko de la homo

  2. (figure) Simpatianto, ŝatanto de io.

    • amiko de l' lingvo internacia

    • efektivaj amikoj de l' afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo , ili laboras senbrue, diligente kaj konstante

En aliaj lingvoj

    • Ido: amiko
    • La angla: friend
    • La belorusa: сябра, друг, прыяцель
    • La bretona: keneil, mignon
    • La bulgara: приятел, другар
    • La ĉeĥa: přítel, partner, přítel
    • La franca: ami
    • La germana: Freund, Kamerad
    • La hebrea: חבר
    • La hispana: amigo, amiga
    • La hungara: barát
    • La indonezia: kawan, teman, sahabat
    • La itala: amico
    • La kataluna: amic
    • La kurda: hewal
    • La malaja: sahabat, kawan
    • La nederlanda: vriend
    • La norvega: venn
    • La okcidentfrisa: freon
    • La okcitana: amic
    • La persa: دوست, یار, رفیق
    • La pola: przyjaciel
    • La portugala: amigo, amiga
    • La rumana: amic, prieten
    • La rusa: друг, приятель
    • La slovaka: kamarát, priateľ
    • La svahila: rafiki, mwenzi
    • La sveda: vän
    • La taja: เพื่อน
    • La turka: arkadaş, dost
    • Tokipono: jan pona
    • Volapuko: flen