Vorto: ambaŭ
-
Du kune, ĉiuj du, du same, duopaj.
mi kaj mia frato estas ambaŭ esperantistoj
ambaŭ manoj, okuloj
oni devas fari diferencon inter la ambaŭ kazoj
kvankam mi ofte uzis la formon "la ambaŭ", tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton "ambaŭ" sen artikolo
ambaŭdekstra
ambaŭflanka
ambaŭflanke de la pordo staras statuoj
ambaŭtranĉa glavo
Rimarko: Uzo de la artikolo apud ambaŭ estas senutila kaj malkonsilinda.
Rimarko: Z. atentigas, ke "la konjunkcian uzadon de "ambaŭ" en la frazo *ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro* mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro, aŭ ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro)".
En aliaj lingvoj
- La angla: both
- La belorusa: абодва, абедзьве
- La ĉeĥa: oba, obě
- La finna: molemmat, kumpikin
- La franca: tous deux, l'un et l'autre
- La germana: beide
- La hebrea: שני ה-, דו-
- La hispana: ambos
- La hungara: mindkettő
- La indonezia: dua-duanya, [dua] keduanya
- La itala: ambo, ambedue, entrambi
- La kataluna: ambdós, tots dos
- La nederlanda: beide
- La pola: obaj, obie, obydwaj, obydwie, obydwoje, oboje
- La portugala: ambos os/as
- La rusa: оба, обе
- La slovaka: obidve, obe
- La taja: ทั้งสอง, ทั้งคู่
- Volapuko: bofik