Vorto: amaso
-
Multnombra, ĝenerale senorda kolekto, multo da.
sur la bordo de la maro staris amaso da homoj
la unuaj piramidoj estis nur amaso da ŝtonoj
amaso da mono kaj titolo de barono
amaso da ŝuldoj
liaj proponoj estis faritaj al ni en granda amaso
en amaso eĉ morto estas pli gaja
al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso
En aliaj lingvoj
- La angla: mass
- La belorusa: натоўп, гурт
- La ĉeĥa: dav, halda, hejno, hromada, kupa
- La franca: masse, multitude, foule
- La germana: Masse, Menge, Haufen
- La hispana: masa, multitud, muchedumbre
- La itala: massa
- La kataluna: munt, pila, munió
- La nederlanda: massa, menigte
- La pola: masa, tłum, kupa, tłuszcza
- La portugala: multidão
- La rusa: толпа, скопление, куча
- La slovaka: hromada, hŕba, kopa, masa
- La taja: ฝูง, สิ่งที่มีจำนวนมาก