Vorto: amara
-
Maldolĉa por la gusto, kiel galo, aloo, genciano, leontodo, kakao.
por buŝo amara, por koro dolĉa
-
Tiel maldolĉa por la koro, kiel por la lipoj; akra, malmilda.
morto de patrino estas amara doloro
amara bedaŭro, moko, parolo, kritiko, riproĉo
En aliaj lingvoj
- La angla: bitter
- La belorusa: горкі
- La ĉeĥa: hořký, trpký (i citově), zahořklý
- La franca: amer
- La germana: bitter
- La hispana: amargo
- La indonezia: pahit
- La itala: amaro
- La kataluna: amarg
- La nederlanda: bitter
- La rusa: горький
- La slovaka: horký, trpký