Vorto: alumeto
-
Ligna peceto ŝmirita per fosforo aŭ speciala substanco, kiu ekbrulas per frotado.
fasko da alumetoj
la infano eltiris unu el la alumetoj, riŝ! kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis! la alumeto eligis varman helan flamon, kiel malgranda kandelo
Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis, per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis
En aliaj lingvoj
- La angla: match, matchstick
- La belorusa: запалка
- La bretona: alumetezenn, chimikenn
- La bulgara: кибрит
- La ĉeĥa: sirka, zápalka
- La franca: allumette
- La germana: Streichholz, Zündholz, Schwefelholz [arkaika]
- La hispana: cerillo, cerilla, fósforo
- La indonezia: korek api
- La kataluna: misto, llumí
- La nederlanda: lucifer
- La pola: zapałka
- La portugala: fósforo
- La rusa: спичка
- La slovaka: zápalka
- La sveda: tändsticka