Vorto: alto
-
Vertikala dimensio de objekto.
tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto
-
a. (de triangulo) Ortanto al latero de ĝi, trairanta la kontraŭan verticon; alternative: la streko kunliganta tiun verticon kaj la sekcopunkton de la ortanto kun la latero; la longo de tiu streko.
piedo de alto
la tri altoj de triangulo havas unu komunan punkton
areo de triangulo egalas al duono de la produto de unu ĝia latero per la responda alto
b. (de trapezo aŭ paralelogramo) Ĉiu streko orte kunliganta punktojn de du paralelaj lateroj; la longo de tia streko.
areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto
En aliaj lingvoj
- La angla: height
- La belorusa: вышыня
- La bulgara: височина
- La ĉeĥa: výška (něčeho)
- La finna: korkeus, pituus (pystysuunnassa)
- La franca: hauteur (dimension verticale), taille (hauteur)
- La hebrea: ℷובה
- La hispana: altura
- La indonezia: [tinggi] ketinggian
- La itala: altezza
- La nederlanda: hoogte
- La pola: wysokość
- La portugala: altura
- La rusa: высота
- La slovaka: výška
- La taja: ความสูง
- Tokipono: sewi
- La angla: altitude
- La franca: hauteur (géom.)
- La germana: Höhe
- La hebrea: ניצב (בהנדסה)
- a. La nederlanda: hoogte (v.e.hoek)