Vorto: alta
-
Granda laŭ la dimensio alto; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio.
alta arbo, monto, domo
de rigardo tro alta malsaniĝas la okulo
rokaj muroj tie staris alte
la neĝo kuŝis ekstere tiel alte
muro duonmetron alta
hometo alta je iom pli ol unu klafto
-
Troviĝanta je granda distanco super la tero.
altaj nuboj
li supreniris alten
ĵeti alten en la aeron
la luno estis grandega nokta lampo, alte supre
-
(figure) Granda laŭ metafora senco; nobla, supera.
alta frekvenco, pezo, prezo, temperaturo
alta penso, sento, celo, lernejo, ofico, rango, ŝato, saĝo
malŝate rigardi iun de alte
en plej alta mizero al Dio esperu
-
Enhavanta multajn vibrojn en difinita tempodaŭro, altfrekvenca, akuta.
la tono de tiu piano estas tro alta por mia voĉo
En aliaj lingvoj
- La angla: tall
- La belorusa: высокі
- La bulgara: висок
- La ĉeĥa: vysoký
- La finna: korkea (sävel)
- La franca: élevé (haut), haut
- La germana: hoch
- La hebrea: ℷבוה
- La hispana: alto, alta
- La indonezia: tinggi
- La itala: alto
- La nederlanda: hoog
- La pola: wysoki
- La portugala: alto, elevado
- La rusa: высокий
- La slovaka: vysoký
- La sveda: hög
- La taja: สูง
- La turka: yüksek
- Tokipono: sewi, suli
- La angla: high
- La finna: korkea(lla oleva), ylä-
- La itala: alto
- La angla: high
- La finna: suuri, korkea
- La itala: alto
- La angla: alto
- La itala: alto, acuto