Vorto: alpo

  1. Alta zono en montaro, herbokovrita en somero kaj tiam paŝtejo de ŝafoj aŭ aliaj brutoj; somerpaŝtejo.

    • la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj

    • Rimarko: Tiu vorto aperis en la Esperanta-germana kaj germana-Esperanta vortaroj de Hermann Jürgensen (redaktitaj de Zamenhof, tial la marko pri zamenhofeco). En Esperanto ĝi restas vorto malofta, tre malmulte konata. Ĝiaj derivaĵoj atestas pri du malkoneraj etimoj. Unue, la signifo germana, kiun donas la vortaroj, kaj kiu aperas en la terminoj ekologie-geografiaj (la alpa klimata zono kaj tiel plu, kiaj ekzistas en ĉiuj gravaj montaroj). Due, la signifo de la kelta (ekzemple gaŭla, kimra) etimo «alta, kruta, neĝokovrita montego», kiu aperas en la montara nomo «la Alpoj», en «alpisto» = montogrimpisto kaj tiel plu. La pastoralaj bovinoj sur alpaj paŝtejoj ne grimpas krutajn deklivojn.

  2. Monto, sur kiu estas somerpaŝtejoj.

    • Rimarko: Ĉi tiu signifo, elpensita por pravigi la nomon de la montaro «la Alpoj», reale ne ekzistas.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: alpa
    • La franca: alpage
    • La hispana: pasto alpino
    • La hungara: havasi legelő, alpesi legelő
    • La itala: alpeggio
    • La kataluna: estatge alpí
    • La rusa: высокогорное пастбище, альпийский луг
    • La slovaka: vysokohorská pastvina
    • La hispana: pradera alpina