Vorto: alo
-
Objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo, precipe
Rimarko: PV markis la vorton kiel Zamenhofan, en PIV1 tiu atribuo malaperis.
a. Ĉiu ekstrema flanka parto de la nazo.
b. Ĉiu flugilforma peco de helico.
c. Ĉiu ekstrema flanko de konstruaĵo.
oni elprenis eksplod-tubegon [...], fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn
ĉ. Ĉiu ekstrema flanko de armeo aŭ partio.
nun necesis igi la partion akceptinda [...] per forigo de la plej «bruna» alo
d. Vertikala duono de la ŝaktabulo.
-
flugilo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: крыло, лопасьць
- La bulgara: крило
- La ĉeĥa: křídlo (domu| chrámu| letadla)
- La franca: aile
- La germana: Flügel
- La itala: ala
- La kataluna: ala
- La nederlanda: vleugel
- La rusa: крыло
- La slovaka: krídlo
- a. La angla: nostril
- La bulgara: ноздра
- La germana: Nasenflügel
- La itala: pinna (del naso)
- La kataluna: ala del nas
- La nederlanda: neusvleugel
- La portugala: aba
- b. La germana: Schaufel
- La itala: estremità
- La kataluna: pala, paleta
- La portugala: pá
- La rusa: лопасть
- c. La angla: wing
- La germana: Seitenflügel
- La hispana: ala
- La itala: ala, braccio (arch.)
- La kataluna: ala (constr.)
- La portugala: ala
- ĉ. La angla: branch
- La germana: Rand
- La itala: ala
- La kataluna: flanc (mil.)
- La portugala: ala
- d. La angla: wing
- La germana: Flügel
- La itala: ala (scacchi), fianco (scacchi), lato (scacchi)