Vorto: alno
-
Genro el familio betulacoj (Alnus), monoikaj arboj aŭ arbedoj, kies viraj floraroj formas amentojn de flortriopoj sidantaj en la akseloj de brakteoj kaj kies virinaj floraroj formas strobiletojn kun flordupoj sidantaj en brakteakseloj. La fruktoj estas unusemaj nuksetoj, foje flugilhavaj.
maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo
apud la kanaro kuŝis trunko de alno
mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn
En aliaj lingvoj
- La angla: alder, elder
- La belorusa: алешына, вольха
- La bretona: gwernenn, gwezenn-wern
- La ĉeĥa: olše
- La franca: aulne
- La germana: Erle
- La hispana: aliso
- La hungara: éger(fa)
- La kataluna: vern, gènere Alnus
- La nederlanda: els (boom)
- La portugala: amieiro
- La rusa: ольха
- La slovaka: jelša
- La sveda: al