Vorto: almenaŭ
-
Adv. signifanta.
-
Eĉ limigante sin je la plej malgranda kvanto; ne malpli ol; se ne pli.
por iri vi bezonos almenaŭ tri horojn
la foso, por preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco
tio kostos almenaŭ dek milionojn
lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila ol ĉia lingvo natura
io tia, kio alproksimigus la celon almenaŭ je unu paŝo
neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandan plimulton da personoj ligas unu komuna ideo
Rimarko: Kiam oni indikas samtempe la superan kaj la malsuperan limon, oni prefere uzu minimume.
-
Eĉ en la plej malfavora okazo; se estas neeble fari pli bone; se ne estas pli kontentiga solvo.
vi povas tute ĝin (la artikolon) ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo, kiam vi tute bone scios ĝian signifon
la vera stilo E-a estas, aŭ almenaŭ devas esti, nur stilo simpla kaj logika
ha, mia Dio! almenaŭ ian simplan brasikaĵon!
almenaŭ neniun ili havu viva!
sed mi almenaŭ estas trankvila en mia koro
tio prezentas estontecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan
-
Se ne aliaj.
eĉ se vi obeas, almenaŭ mi kontraŭstaros tiun ordonon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: прынамсі
- La bretona: da nebeutañ, da vihanañ
- La bulgara: поне
- La ĉeĥa: aspoň
- La finna: ainakin, ainakaan [en nea frazo], joka tapauksessa
- La franca: au moins
- La germana: mindestens, wenigstens
- La hebrea: לפחות
- La hispana: al menos
- La hungara: legalább
- La indonezia: paling tidak, sedikitnya, [tidak] setidaknya
- La itala: almeno
- La kataluna: almenys
- La norvega: i det minste
- La okcitana: al mens
- La persa: دستکم, لااقل
- La pola: przynajmniej, co najmniej
- La portugala: ao menos, pelo menos, aldemenos (ark.)
- La rusa: по крайней мере
- La slovaka: aspoň
- La taja: อย่างน้อย
- La angla: at least
- La nederlanda: minstens, ten minste, on z'n minst
- La angla: at (the very) least
- La nederlanda: tenminste, in ieder geval
- La angla: if nothing else