Vorto: alkonduki

  1. (transitiva) Alvenigi al iu aŭ al si.

    • ordonu al viaj servistoj alkonduki azenojn de Libujo

    • oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn

  2. (transitiva) Konduki al io, kaj ĝin atingi.

    • la natura iro de ideoj alkondukis lin al la penso, ke...

    • li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino , al feliĉa fino

    • en lingvo arta alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj

    • la tuta demando alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe

En aliaj lingvoj

    • La angla: to bring
    • La ĉeĥa: dovést, přivést, zavést
    • La franca: amener (à un endroit, à une conclusion), conduire (à un endroit, à une conclusion), ramener (réduire), réduire (ramener)
    • La germana: herbringen, zuführen
    • La hispana: transportar, llevar
    • La hungara: odavezet, idevezet
    • La nederlanda: brengen
    • La pola: doprowadzać, dowieść, przywodzić, sprowadzać, zaprowadzać
    • La rumana: plumb, dovedi, reaminti, aduce
    • La rusa: подвести, привести
    • La slovaka: doviesť, priviesť
    • La angla: to bring, lead to