Vorto: alko

  1. Parhufulo altkrura kaj kun larĝaj kornoj; genro el familio cervedoj (Alces).

    • Algimantas havis eĉ selon kaj povis rajdi sur la alko kiel sur ĉevalo

    • la kutima alko (Alces alces) estas trovebla en la nordorienta parto de Ĉinio, Rusio, Finnlando, Norvegio kaj Svedio kaj ankaŭ en la nordokcidenta parto de Usono, Kanado kaj Alasko

    • Rimarko: Ne konfuzu kun norda cervo (boaco).

En aliaj lingvoj

    • Ido: alko
    • La belorusa: лось
    • La bretona: eln, karv-dour, moose, elk
    • La bulgara: лос
    • La ĉeĥa: los
    • La franca: élan
    • La germana: Elch
    • La hebrea: דישון
    • La hispana: alce
    • La hungara: jávorszarvas
    • La indonezia: elk
    • La nederlanda: eland
    • La norvega: elg
    • La pola: łoś
    • La portugala: alce
    • La rusa: лось
    • La slovaka: los
    • La sveda: älg