Vorto: alies
-
Aliula, de alia persono.
perforta proprietiĝo de alies posedaĵoj
ĉiu klopodas vivi je alies elspezo
temos pri alies tasko
specialigitaj entreprenoj, kiuj mem neniun novan ideon kreas, sed multe profitas per la forvendo de alies ideoj
ies ofendo estas alies defendo
Rimarko: Tiu neoficiala malofta vorto ne apartenas al la tabelvortoj kaj ties regula uzo kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon.