Vorto: alie

  1. Alimaniere.

    • nekomprenite, li metis alie la demandon

    • paroli ne alie ol kun ironia rideto

    • Rimarko: La radiko ali- kaj ĝiaj finaĵoj devenantaj de la tabelvortoj (-al, -am, -el, -es, -om, -u) estas neoficialaj kaj evitindaj: ili ja kreas konfuzon ĉe la difino de alie, kies signifo estus tiel aliloke kaj ne plu alimaniere. Aldone ili alportas nenion pli bonan al la lingvo, ĉar klare kompreneblaj samsencaĵoj jam ekzistas: alikaŭze anstataŭ «alial», alifoje aŭ aliokaze anstataŭ «aliam», alimaniere aŭ alie anstataŭ «aliel», aliula aŭ de alia persono anstataŭ «alies», alikvante anstataŭ «aliom», alia anstataŭ «aliu».

  2. Kontraŭmeta konjunkcio signifanta «en kontraŭa okazo».

    • tion solan ― diris la dio ― ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaĵon

    • alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon

En aliaj lingvoj

    • La angla: in another way, differently
    • La belorusa: іначай
    • La bulgara: различно, по друг начин
    • La ĉeĥa: jinak, ostatně, v jiném případě
    • La finna: toisin, toisella tapaa, muuten, muulla tavalla
    • La franca: autrement
    • La germana: anders
    • La hebrea: אחרת
    • La hispana: de otra manera
    • La kataluna: d'altra manera, d'una altra manera
    • La nederlanda: anders
    • La norvega: ellers
    • La okcitana: autrament
    • La pola: inaczej, odmiennie
    • La portugala: de outro modo, de outra maneira
    • La rumana: altfel
    • La rusa: иначе, по-другому
    • La slovaka: inak, ináč, iným spôsobom
    • La taja: วิธีอื่น, อย่างอื่น
    • Tokipono: ante
    • La angla: otherwise, or else
    • La bulgara: противен случай, иначе
    • La finna: (tai) muuten, muussa tapauksessa
    • La franca: autrement, sinon
    • La germana: sonst
    • La hispana: en caso contrario
    • La kataluna: altrament
    • La nederlanda: zo niet
    • La pola: inaczej, odmiennie, albo
    • La portugala: caso contrário, do contrário, de outro modo, de outra forma
    • La rusa: иначе, в противном случае, а не то
    • La taja: หรือไม่ก็