Vorto: alibio
-
Pruvo, ke akuzito estis aliloke ol ĉe la loko de la krimo, kiam ĝi estis plenumata.
Vanzetti estis kondamnita , kvankam atestantoj konfirmis alibion
-
Ekskuzo.
nazia Germanio sin prezentis kiel viktimo de pola agreso, por Adolf Hitler landlimaj incidentoj estis alibio (de la 5.45 horo ni respondas per fajro)
Ison la plej bela kometo de la lastaj cent jaroj oni tial ne prezentu la alibion , ke oni prie forgesis: temas pri grava, baldaŭ neripetebla evento
En aliaj lingvoj
- La angla: alibi
- La belorusa: алібі
- La ĉeĥa: alibi
- La franca: alibi
- La germana: Alibi
- La hispana: coartada
- La hungara: alibi
- La kataluna: coartada
- La nederlanda: alibi
- La portugala: álibi
- La rusa: алиби
- La slovaka: alibi