Vorto: alia
-
Diferenca, malsama.
li estas tute alia ol li estis
la rezulto estis tute alia ol ni esperis
kun la tempo la formo de la lingvo eble estos alia ol tiu, pro kiu ni nun laboras
nun ŝia rideto estis alia ol matene
aliaj domoj, aliaj homoj
aliloke
alitempe
alivorte
alivestiĝi
Rimarko: Se alia estas akompanata de negacio, oni povas post ĝi uzi indiferente ol aŭ krom: la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta; via servisto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo; ne scii alian lingvon krom sia propra; nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.
-
Dua el du personoj aŭ grupoj.
krei malamon inter unuj gentoj kaj aliaj
unu floras, alia ploras
kompreni unu la alian
Oni devas helpi unu la alian
tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj
-
Aliulo.
ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via
En aliaj lingvoj
- La angla: other
- La belorusa: іншы, другі
- La bulgara: друг
- La ĉeĥa: jiný, druhý
- La finna: toinen, muu
- La franca: autre
- La germana: anderer
- La hebrea: אחר
- La hispana: otro
- La itala: altro
- La kataluna: altre
- La nederlanda: ander
- La norvega: annen
- La okcitana: autre
- La pola: inny
- La portugala: outro, diferente, diverso
- La rumana: alt
- La rusa: иной, другой
- La slovaka: iný, inakší, onaký
- La taja: อื่น
- Tokipono: ante
- Volapuko: votik
- La franca: autre
- La kataluna: altre
- La nederlanda: ander
- La pola: drugi
- La portugala: outro
- La franca: autrui
- La hispana: otra persona
- La kataluna: altri
- La nederlanda: andere
- La pola: inny, drugi
- La portugala: outro
- La slovaka: druhý
- La taja: คนอื่น