Vorto: alfabeto
-
Listo da ĉiuj literoj de iu lingvo, aranĝita laŭ norma ordo.
la Esperanta alfabeto enhavas 28 literojn, de A ĝis Z
la literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo ,ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo
li neniam venkis la alfabeton
li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto
En aliaj lingvoj
- La angla: alphabet
- La belorusa: альфабэт, абэцэда
- La bretona: lizherenneg
- La ĉeĥa: abeceda, alfabeta
- La franca: alphabet
- La germana: Alphabet, Alfabet, Abc, Buchstabenfolge
- La hispana: alfabeto, abecé, abecedario
- La hungara: ábécé, alfabétum
- La indonezia: alfabet
- La malaja: huruf
- La nederlanda: alfabet
- La portugala: alfabeto
- La rumana: alfabet
- La rusa: алфавит
- La slovaka: abeceda
- La sveda: alfabet