Vorto: alceo
-
Dujara aŭ plurjara planto kun altaj tigoj portantaj grandajn florojn, kultivata en plezurĝardenoj, genro el familio malvacoj (Alcea rosea, sin. Althea rosea).
li stariĝis, prenis la sarkilon el la gardejo kaj ŝteliris laŭlonge de la alceoj al la densa arbetaĵo
mi pli akute rimarkis ĉiujn detalojn, la kolorojn de alceoj, la semojn de lunario en ties kapsuloj travideblaj en la matena suno
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: proskurník, sléz léčivý
- La franca: rose trémière
- La germana: Stockmalve, Stockrose
- La hispana: malva
- La itala: malvarosa
- La slovaka: slez liečivý