Vorto: alŝovi

  1. (transitiva) Proksimige ŝovi al....

    • la lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro

    • Niko alŝovis la kapon tute al la fenestro

    • alŝovu al mi vian telereton, ni kune manĝos

    • li alŝovis sian seĝon al la princo kaj parolis per mallaŭta voĉo

    • nur tiu povas trinki, kiu ĝustatempe alŝovos sian glason

    • ŝi prenis la manon de la vidvino kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi

En aliaj lingvoj

    • La franca: faire glisser vers
    • La germana: hinschieben, heranrücken, annähern
    • La hispana: arrastrar
    • La taja: ผลักไปใกล้ ๆ