Vorto: al

  1. Prepozicio, kies sencoj kaj funkcioj estas.

    • a. Esprimi direkton per orientilo, nome tiun direkton en kiu situas la koncerna objekto.

      • iri renkonte al la suno

      • veturu al Nordo

      • la suno kliniĝis al la okcidento

      • rigardi al la strato

      • sin turni al la fenestro

      • sin turni al iu

      • sin klini al la infano

      • etendi la piedojn al la fajro

      • jen la vojo al Parizo

      • levi la okulojn al la ĉielo

      • eliri renkonte al iu

      • anstataŭ "mi veturas Londonon" oni povas tre bone diri "mi veturas al Londono"

    • b. La celo de movo, ago, sento, penso, volo.

      • frapi al la pordo

      • kuri al iu

      • iri al la urbo

      • iri al la lernejo

      • al la onklo

      • venos al vi mizero

      • mi apogos min al ili

      • ĝi apogis sin al la muro

      • via koro sin tiru ne al pekuloj

      • riveretoj fluas al riveroj

      • tiu pordo kondukas al la parko

      • enirejo al ĝardeno

      • la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo

      • direktos vian voĉon al la saĝo

      • intencoj al bono kaj ne al malbono

  2. Formi analizan dativon.

    • doni, cedi, diri, skribi, ordoni, servi, malutili, respondi ion al iu

    • knabino etendis al Johano la manon

    • deziri bonon al iu

    • ĵeti, prezenti ion al iu

    • minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, pagi al iu

    • doni, proponi, komisii, sendi ion al iu

    • bati al si tuberon

    • akiri al si gloron

    • li faris al li mikskoloran veston

    • mi aranĝis al mi ĝardenojn

    • mi kolektis al mi arĝenton

    • pretigi al si manĝaĵon

    • ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo

    • tranĉi al si la piedon

    • mulo, al kiu oni devas kateni la buŝon

    • la brutojn ili rabis al si

    • ursino al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj

    • ŝteli, forpreni ion al iu

    • prezentu al vi mian embarason

    • plaĉi al iu

    • tio ŝajnas al mi bona

    • bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn

    • al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo

    • Rimarko: La parolantoj de la lingvoj perdintaj dativon, ĉe la verboj netransitivaj ofte anstataŭigas ĝin per akuzativo; kaj tiun anstataŭigon oni ofte vidas ankaŭ en Esperanto, precipe ĉe la verboj danki, helpi, kompati, obei iun aŭ al iu.

    • Rimarko: PV rimarkigas: «Post kelkaj verboj oni trovas, eĉ ĉe Zamenhof, uzon de al tute kontraŭen al la vera senco: demandi, peti ion al iu. Tia uzo, influata de naciismoj, estas evitinda.» Mi ne opinias tiun uzon «kontraŭa al la vera senco»: ĝi estas konforma al la senco de dativo (kvankam ja nekutima en Esperanto; ĉe la indikitaj verboj pli bonstilaj estus de, disde ).

  3. Indiki atributon, destinon, apartenecon.

    • apliki teorion al la praktiko

    • konveni al

    • kutimigi iun al io

    • evitigi ion al iu

    • trinkigu al li akvon

    • kondamnitaj al morto

    • sankta al la Eternulo;

    • preta al ĉio

    • preni al si la liberecon, la rajton fari ion

    • al mi apartenas forto

    • ĉio bona estas al via dispono

    • knabo lasita al si mem

    • vi prenos ŝin al vi.

  4. Rilateco.

    • rilati al iu

    • la malamo, kiun li eksentis al ŝi

    • sopiri al sia hejmo

    • fidi al iu

    • amo, abomeno, inklino al iu

    • mi konas mian devon al mia patro

    • favora al io

    • ni estis sklavoj al faraono

    • la luno estis kaŝata al ni de densaj nuboj

    • estus dezirinde, ke ni estu amikoj al ĉiuj nacioj

    • li estas malbona al ĉiuj

    • ne estu tro severa al li

    • fremda, supera al iu

    • venis fino al mia latino

    • ne estas piediranto kolego al rajdanto

  5. Adicio, kompletigo.

    • alligu ilin al via kolo

    • aldoni du al kvar

    • aldoniĝos al vi jaroj da vivo

  6. Gramatikan rilaton inter substantivo el verba deveno aŭ kun verba signifo kaj ties objekta komplemento.

    • estimo al ies virtoj

    • la bombardado al la haveno devigis la Turkojn cedi

    • antaŭparolo al la verko

    • la akcepto al la kongresanoj

    • post longa observado al ŝi

    • flegado al iu

    • provo al koloniigado

    • tiu letero estas tre grava por la trovo al la kulpulo

    • temas pri la mortigo al la edzino de la maristo

    • sistema agitado al la publika opinio

    • kontentigo al spiritaj bezonoj

    • subteno al iu

    • la maldungado al laboristoj ĉesis

    • la defendo al patrujo

    • malpermeso de la registaro al la pola lingvo

    • kiel gravan taskon ili konsideras la klerigadon al la membraro

    • Rimarko: Laŭ PV, «Tiu uzo de al por anstataŭi post substantivo la akuzativon, kiu estus normala post la responda verbo, estas tre utila por eviti la dubasencecon de la prepozicio de.» Nu, tiu uzo ne enradikiĝis, kaj restis nur eksperimenta; fakte ĝi ne estas bona solvo, ĉar forigante konfuzon kun akuzativo ĝi enkondukas konfuzon kun dativo.

  7. Post adjektivo aŭ adverbo, pli malpli precizan rilaton pri metafora proksimeco aŭ malproksimeco.

    • konforma, egala, malegala, simila, parenca, najbara al

    • konforme al

    • spite al

    • danke al

En aliaj lingvoj

    • La angla: to
    • La ĉeĥa: go to - příkaz k nepodmíněnému skoku
    • La germana: an, zu, nach
    • La hispana: a, hacia
    • La indonezia: ke, kepada
    • La itala: a, verso
    • La kataluna: a
    • La nederlanda: aan, tegen, naar
    • La norvega: til
    • La okcitana: a
    • La portugala: a, para
    • La rusa: к, ( переводится дательным падежом)
    • La slovaka: go to - príkaz k nepodmienečnému skoku
    • Volapuko: äl
    • La taja: ไปยัง, ไปถึง, ถึง
        • a. La angla: toward(s), to
        •     La bulgara: на
        •     La kataluna: cap a
        •     La okcitana: cap a
        •     La rusa: к, на
        •     La slovaka: k, ku
        • b. La hungara: -hoz, -hez, -höz, felé, irányában
        •     La rusa: в (+ вин. пад.), на
    • La bulgara: на
    • La hungara: -nak, -nek, számára, részére
    • La rusa: (переводится дательным падежом)
    • La hungara: -nak, -nek, -ra, -re, -hoz, -hez, -höz
    • Volapuko: -e
    • La hungara: iránt
    • Volapuko: -e
    • La hungara: -hoz, -hez, -höz
    • La hungara: -nek a, -nak a
    • La hungara: -nak, -nek, -val, -vel