Vorto: akuta
-
(pri angulo) Malpli granda ol orto.
ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn
-
Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta.
li suferas akutan ftizon
-
En lingvoj kun muzika aŭ tona akcento, karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta aŭ altiĝanta tono.
akuta vokalo
akuta tono
akuta intonacio
Rimarko: Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon «akuta akcento» por nomi la samforman supersignon ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono. Tio estas evitinda en Esperanto.
Rimarko: En lingvoscienco la termino «akuta» estas uzata tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la sveda oni nomas «akuta» postakcentan tonon relative pli malaltan, kaj tiel plu.
-
Akra.
akuta observado
En aliaj lingvoj
- La angla: acute
- La belorusa: востры
- La ĉeĥa: akutní, ostrý, prudký
- La franca: (angle) aigu
- La germana: spitz
- La hispana: agudo
- La hungara: hegyes- (szög)
- La nederlanda: scherp
- La pola: (kąt) ostry
- La portugala: agudo
- La rusa: острый
- La slovaka: ostrý, prudký, akútny, prudký
- La angla: acute
- La belorusa: востры
- La franca: aigu, virulent
- La germana: akut
- La hispana: agudo
- La hungara: heveny, akut
- La nederlanda: acuut
- La portugala: agudo
- La rusa: острый
- La slovaka: akútny
- La angla: penetrating
- La belorusa: рэзкі
- La franca: aigu
- La germana: durchdringend
- La hispana: agudo
- La hungara: éles
- La nederlanda: scherp
- La portugala: agudo
- La rusa: акутовый
- La belorusa: востры
- La hispana: agudo
- La hungara: éles (átv.)
- La nederlanda: scherp
- La portugala: aguçado
- La rusa: проницательный, острый