Vorto: aktivo

  1. Posedataj aŭ ricevotaj sumoj.

    • la aktivo de tiu banko malsuperas ĝian pasivon

    • en la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53 % de la aktivoj de ĉiuj bankoj en la regiono

    • la direktorejo de civila aviado suspendis la aktivojn de Albatros

  2. Aktiva voĉo.

    • tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta

En aliaj lingvoj

    • La angla: asset
    • La belorusa: актыў
    • La bretona: fred (kontouriezh)
    • La bulgara: актив
    • La ĉeĥa: aktivita, výkonnost, účinnost, činnost, činorodost
    • La franca: actif
    • La germana: Forderungen, Aktiva, Haben, Einlagen
    • La hispana: activo
    • La nederlanda: actief, activa
    • La portugala: ativo
    • La rusa: актив
    • La slovaka: aktivita, výkonnosť, účinnosť
    • La angla: active voice
    • La belorusa: незалежны стан (дзеяслова)
    • La bretona: tu-gra
    • La franca: voix active
    • La germana: Aktiv, Tätigkeitsform
    • La hispana: voz activa
    • La nederlanda: actief
    • La portugala: voz ativa
    • La rusa: действительный залог
    • La taja: กรรตุวาจก