Vorto: aktiva

  1. Agema.

    • aktiva membro

    • aktiva propagando

    • aktivaj eksplodoj de pasio

    • la eminenta angla aŭtorino estas unu el la plej aktivaj aŭtoroj en la lingvo, aperiganta poeziaĵojn, dramojn, kaj eseojn

  2. Aganta, rilata al aganto, manifestiĝanta per sia ago.

    • sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon

    • tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato

    • mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno

    • neaktiva firmaano

    • aktiva lingvoposedo

  3. Esprimanta agon, la fonton de ago, rilata al aganto.

    • «amata» estas pasiva, «amanta» aktiva participo

    • «komuniki» estas verbo aktiva

En aliaj lingvoj

    • La angla: active
    • La belorusa: актыўны
    • La bretona: oberiant
    • La bulgara: активен
    • La ĉeĥa: aktivní, reaktivní, účinný, činný
    • La franca: actif
    • La germana: aktiv
    • La hispana: activo
    • La itala: attivo
    • La nederlanda: actief
    • La portugala: ativo
    • La rusa: активный, деятельный
    • La slovaka: aktívny, reaktívny, účinný, činný
    • La taja: ตื่นตัว, คล่องแคล่ว
    • La rusa: активный, действующий
    • La rusa: активный, действительный (залог)