Vorto: akso
-
Cilindroforma stango, ĉirkaŭ kiu turniĝas peco de maŝino.
akso de rado, pulio, ekscentriko
-
Imaga rekto, ĉirkaŭ kiu turniĝas korpo.
la akso de nia terglobo trairas tra ambaŭ polusoj
-
Rimarkinda rekto, interalie.
a. Simetriakso.
akso de cirklo
akso de sfero
fokusa aŭ nefokusa akso de elipso
b. (de afina rotacio en tridimensia spaco) La rekto senŝanĝa per ĝi.
c. (de kartezia koordinatsistemo) Rekto, enhavanta la originan punkton kaj direktata de unu el la bazvektoroj.
abscisa akso aŭ
x-akso, ordinata akso aŭ
y-akso, z-akso
ĉ. (de polusa koordinatsistemo) Duonrekto, servanta por difini la polusan angulon.
-
Meza linio, eĉ se ne rekta, de io, konsiderata laŭlonge.
akso de vojo
Rimarko: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. «La meza linio» estas pli racia kaj klara tiusence.
-
(figure) Centra, plej grava organo en iu organizo.
tiu komitato estas la ĉefa akso de la societo
Rimarko: Senco neinternacia, malklara kaj evitinda. Neniam mi vidis ion similan en Esperanto. «Trunko» aŭ «kerno» estus pli klaraj tiusence.
-
(figure) Politika alianco, aŭ simpla interkonsento pri certa punkto.
la Akso
la akso Parizo-Berlino
En aliaj lingvoj
- La angla: axle
- La belorusa: вось, вал
- La bretona: ahel
- La ĉeĥa: polární osa
- La franca: axe, essieu
- La germana: Achse [nemoviga (pasiva) stango], Welle [moviga stango]
- La hispana: eje
- La hungara: tengely
- La nederlanda: as
- La persa: محور
- La pola: oś
- La portugala: eixo
- La rumana: axă
- La rusa: ось
- La slovaka: os, polárna os
- La sveda: axel
- La angla: axis
- La germana: Achse
- La pola: oś
- La rumana: axă
- La angla: axis
- La franca: axe
- La germana: Achse
- La pola: oś
- La rusa: ось
- La germana: Mittellinie
- La nederlanda: middellijn
- La rusa: средняя линия, осевая линия
- La germana: tragende Säule
- La rusa: стержень
- La angla: Axis, alliance
- La pola: oś
- La turka: mihver