Vorto: akrido
-
Iu el la familio akridedoj, saltinsekto kun mallongaj antenoj kaj povanta muziki per frotado de la kruroj ĉe la elitroj.
etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero
la jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco
li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon
ili venis kiel granda nubo, kiel svarmo da akridoj
fatala kombino de pluv-manko kaj akridoj
-
Genro el familio akridedoj (Acrida).
En aliaj lingvoj
- La angla: grasshopper, locust
- La belorusa: саранча
- La bretona: karv-raden, kilhog-raden
- La ĉeĥa: kobylka luční, saranče
- La franca: acridien, acrididé
- La germana: Kurzfühlerschrecken, Heuschrecke (Kurzfühler)
- La hungara: sáska
- La indonezia: belalang
- La nederlanda: sprinkhaan
- La pola: konik polny, szarańcza
- La portugala: gafanhoto, grilo
- La rusa: саранча
- La slovaka: kobylka, kobylka (hmyz), saranča
- La sveda: gräshoppa
- La angla: Acridium
- La germana: Feldheuschrecke, Grashüpfer, Heuhüpfer, Grille
- La pola: szarańcza