Vorto: akreo
-
Eksa mezurunuo de tersurfaco valoranta inter 0,2 kaj 0,9 hektarojn laŭ lokoj kaj epokoj.
brita akreo valoras proksimume 0,4 hektarojn, franca akreo valoras proksimume 0,5 hektarojn
en la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato
la ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 aroj)
50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro
ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon
vi posedas nur du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj
En aliaj lingvoj
- La angla: acre
- La belorusa: акр
- La ĉeĥa: akr, jitro (0,817 ha)
- La franca: acre (mesure de surface)
- La germana: Acre (Einheit), Morgen
- La hispana: acre
- La hungara: hold (földmérték)
- La indonezia: ekar
- La malaja: ekar
- La persa: آکر (واحد سطح)
- La portugala: acre
- La rusa: акр
- La slovaka: aker, aker (plošná miera 40 árov)