Vorto: akra
-
Karakterizas ion kies rando estas tranĉa aŭ pika.
tre akra razilo
la dentoj de leono estas akraj
malgranda birdeto, sed akra ungeto
-
Karakterizas ion posedantan pintan, pikforman ekstremon; akuta.
la river-fluo faras ĉi tie vere akran angulon
la plej antikva kvartalo troviĝas en la iom akra angulo formata de la kunfluantaj riveroj
li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton
okjara knabino kun akra mentono kaj saĝaj brilaj okuloj
lia nazo estis rekta, iomete akra, kaj liaj malfermitaj lipoj tre sentemaj
ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj
super la verdaj kvadratoj de la kampoj leviĝis en malproksimo monteto griza, melankolia, kun stranga akrangula supraĵo
la bonodora fojno igis ĉiun preterirantan ĉevalon akrigi la orelojn
Rimarko: «pinta» estas adjektivo rilata, «akra» estas kvalita; oni senhezite povas diri «tre, pli akra» ‐ sed pri «pinta» tio sonus ĝene. Akuta angulo estas kaj akra, kaj pinta; malakuta angulo estas pinta sed ne akra.
-
Impresanta forte kaj dolorete la sentumojn.
sono, kontrasto, brilo, bojado, ruĝo, fajro, vento, doloro
la vintro venis frue, estis akra frosto
la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta
-
Severega, malmilda.
akra batalo
tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro
jam pene travivis ekstreme malfacilajn eksterajn cirkonstancojn kaj akrajn internajn krizojn
akraj mokoj, riproĉoj
akra fono
se vi havas akran ĵaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraŭ la vero
la sinjoro akre atakos la pastrojn
per nura menciado de faktoj oni ankaŭ povas naski tre akrajn disputojn
-
Sagaca, subtila, penetranta.
gasto havas akrajn okulojn
ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino
li posedis akran intelekton, kaj sciis tion
li havas menson akran kiel la razilo
akraj okuloj
ŝi observis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj
En aliaj lingvoj
- La angla: sharp
- La belorusa: востры
- La bretona: lemm
- La ĉeĥa: důrazný, ostrý, prudký
- La franca: aiguisé
- La germana: scharf, schneidend
- La hispana: afilado, cortante
- La kataluna: acre
- La nederlanda: scherp
- La persa: تیز, بُرنده
- La pola: ostry
- La portugala: afiado, cortante
- La rumana: acut
- La rusa: острый
- La slovaka: ostrý, špicatý
- La sveda: vass
- La taja: คม
- La bretona: lemm
- La franca: aigu, pointu
- La germana: spitz
- La hispana: agudo, puntiagudo
- La kataluna: punxant, agut
- La persa: تیز, نوکتیز
- La portugala: agudo, pontudo
- La rusa: острый, остроконечный, заострённый
- La sveda: skarp, spetsig
- La taja: แหลมคม
- La bretona: garv (avel, mouezh), flamm (liv)
- La franca: vif, fort
- La germana: scharf, heftig, intensiv, drückend
- La hispana: agudo, fuerte, intenso
- La kataluna: brusc, violent
- La persa: تند, زننده, شدید
- La portugala: acre, picante
- La rusa: резкий, острый
- La sveda: vass, skarp
- La bretona: garv
- La franca: âpre, acerbe
- La germana: scharf, heftig, arg
- La hispana: severo, intenso, agudo
- La kataluna: dur, cru, agre
- La persa: شدید, بیامان, توانفرسا, سخت
- La portugala: ríspido
- La rusa: резкий, жёсткий (перен.), острый
- La franca: perçant
- La germana: scharf
- La hispana: penetrante
- La kataluna: agut, penetrant
- La persa: تیزبین, تیزهوش, تیزفهم, نافذ
- La portugala: aguçado, penetrante
- La rusa: проницательный, зоркий, острый
- La taja: แหลมคม, เฉียบแหลม