Vorto: akcento
-
Pliintensigo de voĉo sur difinita silabo de vorto.
ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas de nia lingvo
la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo
ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton
traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj
Rimarko: Anstataŭ diri, ke la akcento estas sur iu silabo, oni ofte uzas vortfigurojn: «la akcento falas sur la silabo», «frapas ĝin», aŭ «la silabo portas la akcenton».
-
Klara kaj forta prononco de la silaboj, por insisti pri ideo.
diri kun akcento
«kiaj estas tiuj du pekoj?» ― Moser, kun akcento: «patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua»
-
Akĉento.
ŝi salutis min kun mola, pura akcento
subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento
vi revenu post perdo de via suda akcento
En aliaj lingvoj
- La angla: accent, emphasis, stress
- La belorusa: акцэнт, націск
- La bretona: pouez-mouezh, taol-mouezh
- La ĉeĥa: akcent, důraz, přízvuk, přízvuk
- La franca: accent (tonique, d'insistance)
- La germana: Ton, Betonung, Akzent
- La hispana: acento
- La hungara: nyomaték
- La indonezia: aksen, tekanan
- La malaja: loghat
- La nederlanda: accent, klemtoon
- La pola: akcent, nacisk
- La portugala: acento
- La rumana: accent
- La rusa: ударение
- La slovaka: akcent, dôraz, dôraz, prízvuk; zdôraznenie
- La sveda: accent, tonvikt, betoning
- La belorusa: акцэнтаваньне
- La germana: deutliche Aussprache, Betonung
- La nederlanda: klemtoon, nadruk
- La portugala: ênfase
- La sveda: betoning