Vorto: ajna
-
Ia ajn.
tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo
tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki
-
Iu ajn, ĉiu ajn, laŭvole elektebla.
ajna oblo de N estas ankaŭ oblo de la divizoroj de N
ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn
montru, ke por ajna entjero N veras la propozicio P(N)
Rimarko: Bricard uzas ankaŭ tiun vorton en esprimoj de la tipo triangulo ajna kun la senco «sen ia apartaĵo» (ĉi-okaze ni povus diri «skalena triangulo»). Tio ŝajnas nun evitinda uzo.
En aliaj lingvoj
- La angla: any kind of
- La ĉeĥa: jakýkoli, libovolný, libovolný, nějaký
- La finna: mikä vain, millainen tahansa
- La franca: n'importe quel, le moindre (n'importe quel), quelconque
- La germana: was auch immer für ein, jede beliebige
- La hispana: cualquiera
- La nederlanda: welke ook, enige, een of ander, enigerlei
- La portugala: qualquer
- La rusa: какой угодно, любой, какой бы то ни было
- La slovaka: bársaký, hocaký
- La angla: any, arbitrary
- La finna: mielivaltainen, satunnainen
- La franca: n'importe quel, arbitraire, quelconque
- La germana: jeder
- La pola: dowolny
- La rusa: какой угодно, любой, произвольный
- La slovaka: ľubovoľný