Vorto: ajn
-
Vorteto, kiu almetiĝas apud vortoj demandaj aŭ sendifinaj por insisti pri la nedifiniteco.
la eniro estas libera por iu ajn (aŭ por ĉiu ajn)
iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon
ŝi scias nenion pri io ajn
donu al mi ion ajn por trinki
la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al homo de ia ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon
neniu esprimo, kiun la gazetaro ne akceptas, havas ian ajn ŝancon triumfi
de kiu ajn flanko la vento blovas, ni estas ŝirmataj
ĉiu ajn ne estas kapabla fari ĉion ajn
la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas
tiel ni devas agi, kiaj ajn estas niaj politikaj opinioj
kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos
la lingvo internacia fine nepre triumfos, kiom ajn la rutinistoj batalos kontraŭ ĝi
kiom ajn vi lin batos, li ne iros
Rimarko: Kvankam Z. ne ĉiam obeis tiun regulon, estas nepre konsilinde uzi kiu ajn kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komencantajn per k, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa prop. kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara prop., kaj uzi en la sendependaj memsignifaj propozicioj nur la formojn komencantajn per i aŭ ĉi: 1 kiu ajn venos, vi ne enlasu (lin); qui que, lequel que, quel que, quelque... que, quiconque, qui que ce soit qui/que, quelque... que ce soit qui/que, quel que soit... qui/que кто бы ни kim olursa olsun kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; kiu ajn tion diras, mi restas dubanta; de kiu ajn flanko la vento blovos, ni estos ŝirmataj; tiu homo, kiu ajn li estas, ne estas malsaĝulo; la spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; en kiu ajn loko li sin kaŝos, oni fine trovos lin; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi ne konvinkos min; kiu ajn vi estas, vi devas obei la leĝon. 2 Donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris ol iu ajn el la parencoj; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al ĉiu homo de iu ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon; mi ne permesos tion al iu (aŭ ĉiu) ajn; iu (aŭ ĉiu) ajn povos eniri, se vi lasos la pordon neŝlosita; vi scias pli bone ol iu (aŭ ĉiu) ajn, ke...; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu (aŭ ĉiu) ajn celo.
En aliaj lingvoj
- La angla: any, at all, -ever, -soever
- La finna: (vahvistussana iu-, ĉiu- ja kiu-sarjan sanojen kanssa) [kuka, mikä] tahansa, hyvänsä, vain, vaikka [kuka, mikä]
- La germana: beliebig, (wer/was/wie/wo/wann) auch immer
- La hispana: cualquier
- La malaja: apa-apa
- La nederlanda: dan ook, ook maar, een of andere
- La portugala: quer que seja
- La rusa: бы ни
- La slovaka: hoci-, -koľvek
- La sveda: som helst
- La taja: อะไรก็ได้, -ไหนก็ได้
- Volapuko: sem-