Vorto: agro

  1. Kulturata kampo.

    • la agro produktis, krom la cerealojn, ankaŭ legomojn

    • la agroj estas fekundigataj per fukoj

    • depost senkolektivigo, la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion

    • la papavaj agroj en tiu lando kreskas kaj do same la kvanto de heroino envenanta Eŭropon

    • senĉese etendiĝanta dezerto atakas parton de la agroareo kaj preskaŭ ĉiujare okazantaj inundoj damaĝas la grenrikolton

    • ĉar la agrokulturisto ne uzas kemiaĵojn, kultivejoj iĝas pli fekundaj, manĝaĵoj estas bonkvalitaj

En aliaj lingvoj

    • La angla: arable land
    • La belorusa: зямельны надзел
    • La ĉeĥa: obdělávané pole, role
    • La franca: champ cultivé
    • La germana: Acker
    • La hispana: agro
    • La hungara: szántóföld
    • La itala: agro (campo)
    • La kataluna: camp
    • La nederlanda: akker
    • La okcitana: camp
    • La portugala: agro, terra cultivável
    • La rusa: нива, возделываемое поле
    • La slovaka: pole, pole (poľnohospodárske), pôda (poľnohospodárska)