Vorto: agordo

  1. La ago agordi, agordado.

    • «Agordo de Esperanto sur Debiano aŭ Ubunto: ĉu facila?»

    • «Instalo kaj lingva agordo»

    • okazas siaspeca agordo de la nerva sistemo kaj aperas bazo por formiĝo de la estonta karaktero

    • ĉi tiu intervjuo postulis l' agordon de pluraj teĥnikaj aferoj: mikrofonoj, lumo

  2. Rezulto de la ago agordi, agordaĵo.

    • a. Ĝusta rilato inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: afinado acordo, afinação

      • la agordo de via tria tria kordo estas malĝusta

    • b. Emo, humoro.

      • doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon

      • lia politika situacio kreas agordojn momente malfavorajn por nia movado

    • c. Nepura rimo, en kiu la akcentaj vokaloj ne rigore samas, sed nur similas.

      • «ondo-abundo», «post la fasto venas festo» konsistigas agordojn

    • ĉ. Aro da valoroj de reguleblaj parametroj de aparato aŭ programo, fiksitaj dum unu aŭ pluraj agordadoj.

      • kiam vi agordos la fenestrokolorojn laŭ via plaĉo, konservu la agordon en la dosiero SETUP

      • agordon al la frekvenco de la elektita radiostacio vi povas ŝalti per klavo

  3. Ne konfuzu kun akordo

En aliaj lingvoj

    • La angla: set-up
    • La bulgara: настройка
    • La ĉeĥa: akord, souzvuk
    • La hispana: sintonización, configuración (téc.), puesta a punto
    • La itala: sintonizzazione, configurazione (tec.), settaggio, messa a punto, calibratura
    • La nederlanda: overeenstemming, instelling, configuratie
    • La rusa: настройка
    • La slovaka: akord, súzvuk, akord, súzvuk
        • a. La angla: accord
        •     La bretona: klotad (sonerezh)
        •     La franca: accord (réglage d'un instrument de musique)
        •     La germana: Akkord, Stimmung
        •     La itala: accordatura, intonazione, temperamento (mus.)
        •     La nederlanda: samenklank
        •     La rusa: настройка
        •     La slovaka: akord
        • b. La angla: mood
        •     La bretona: imor, aergelc'h (endro), endro (aergelc'h)
        •     La franca: état d'esprit, atmosphère, ambiance, humeur (état d'esprit)
        •     La germana: Stimmung
        •     La hispana: ambiente, atmósfera, estado del espíritu, humor (estado del espíritu)
        •     La itala: tono (umore, spirito)
        •     La nederlanda: stemming
        •     La portugala: humor
        •     La rusa: настроение, настрой
        •     La slovaka: nálada
        • c. La angla: consonance
        •     La hispana: asonancia
        •     La itala: assonanza (lett.)
        •     La nederlanda: alliteratie, medeklinkerrijm
        •     La rusa: созвучие, консонанс, диссонанс
        • ĉ. La angla: options, settings, customization
        •     La bretona: reizhidigezh (benvegoù, gwikefreoù), kefluniadur
        •     La franca: réglage, paramétrage, configuration
        •     La germana: Abstimmung, Tuning, Einstellung, Anpassung
        •     La hispana: opción, parámetro, configuración
        •     La itala: settaggio, configurazione
        •     La nederlanda: configuratie, instelling
        •     La portugala: configuração
        •     La rusa: настройка
        •     La slovaka: nastavenie