Vorto: ago

  1. Ekstra montro de ies forto aŭ kapablo.

    • koniĝas birdo laŭ flugo kaj ago

    • vortojn ŝparu, agojn faru

    • diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi en viaj agoj

    • post ĉiu ago venas la tempo de pago

    • la Agoj de la apostoloj

    • Rimarko: Inter ago kaj faro ekzistas tiu nuanco, ke per ago oni akcentas la intencitecon aŭ la eksteran aspekton, dum faro altiras la atenton plie al konkreteco.

  2. Ĝenerala kaŭzado de efiko.

    • se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas...

    • verbo de ago

    • la ago demandi

En aliaj lingvoj

    • La angla: act, action
    • La bretona: ober (ak.), gwered
    • La ĉeĥa: akce, akt, skutek, úkon, čin
    • La franca: acte, action
    • La hispana: actuación, acción
    • La itala: atto, azione
    • La japana: 行為 [こうい], 行動 [こうどう], ふるまい
    • La kataluna: acció
    • La nederlanda: handeling
    • La okcitana: accion
    • La persa: کنش, عمل, کردار
    • La pola: działnie, czyn, postępek
    • La portugala: ação
    • La rusa: действие
    • La slovaka: akcia, počínanie, skutok, úkon, čin
    • La taja: การกระทำ
    • La turka: hareket, davranış