Vorto: afero

  1. Okupo, laboro aŭ tasko kiun oni faras aŭ intencas fari.

    • la afero ne urĝas

    • la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila

    • en tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo

    • faru vian aferon, Dio zorgos ceteron

    • aranĝi la aferon

    • nun ni transiru al la afero

    • al la afero!

    • pri kio estas la afero?

    • saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon

    • zorgu pri viaj aferoj!

    • estas lia afero skribi al lia patro

    • li forveturis por unu tago pro tre grava afero

    • min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere

  2. Socia interago.

    • a. Io koncernanta publikajn interesojn.

      • tio estas ŝtata afero

      • ministro pri internaj, eksterlandaj aferoj

      • mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero

    • b. Io koncernanta privatulojn aŭ publikajn personojn, aparte traktata de oficialaj instancoj aŭ gazetaro; precipe juĝafero.

      • defendu aferon de vidvino

      • formeti la aferon en la keston de forgeso

      • se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.

      • David ne forkliniĝis de ĉio, kion la Eternulo ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido

      • mi esperas, ke mia afero baldaŭ venos antaŭ la tribunalon

      • krima, sensacia afero

      • sesono de la historio pritraktas la «aferon Lapenna»

    • c. Komerco, negoco.

      • negocaj aferoj estas severaj

      • amikeco aparte, afero aparte

      • tago festa, for aferoj

  3. (figure) Io estanta en la mondo, konkreta aŭ abstrakta objekto, cirkonstanco, fenomeno.

    • sen povo kolero estas ridinda afero

    • dum mia vojaĝo mi vidis interesajn aferojn

    • scienca afero

    • pri kiu afero li parolas?

    • tio estas alia afero

    • paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj

    • ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero

    • eĉ la plej nekredeblajn aferojn li tuj kredas

En aliaj lingvoj

    • La angla: matter, affair
    • La belorusa: справа
    • La bretona: afer
    • La ĉeĥa: případ, věc, věc, záležitost
    • La finna: asia, kysymys
    • La franca: affaire (qui occupe), problème (qui occupe), question (qui occupe)
    • La germana: Sache, Angelegenheit
    • La hungara: ügy
    • La itala: faccenda, affare, cosa
    • La japana: 用件 [ようけん], 用事 [ようじ]
    • La kataluna: afer, assumpte, cosa
    • La nederlanda: zaak
    • La okcitana: afar, causa
    • La pola: sprawa, rzecz
    • La portugala: questão, assunto, negócio
    • La rusa: дело
    • La slovaka: záležitosť
    • La taja: เรื่องราว, การงาน
    • La turka: problem, sorun, iş, dert
    • Tokipono: ijo
    • La franca: affaire
        • a. La indonezia: urusan
        • b. La angla: case
        •     La bretona: afer
        •     La finna: (oikeus)asia, tapaus, juttu
        •     La franca: affaire (en justice), cas (en justice), cause (en justice), dossier (en justice), procès
        •     La hispana: caso, asunto
        •     La hungara: ügy
        •     La indonezia: kasus
        •     La pola: sprawa
        •     La portugala: caso, questão, causa
        •     La rusa: дело
        •     La slovaka: prípad
        •     La turka: dosya(hukuk), dava
        • c. La angla: concern
        •     La bretona: afer
        •     La finna: liikeasia
        •     La franca: affaire (commerciale), business (entreprise commerciale), entreprise, commerce, firme, société (entreprise commerciale)
        •     La hispana: negocio
        •     La indonezia: bisnis
        •     La pola: sprawa, interes
        •     La portugala: assunto, negócio
        •     La rusa: дело
        •     La taja: ธุระ
        •     La turka: iş, şirket, firma, ticaret
    • La angla: object, thing
    • La bretona: tra
    • La finna: asia (voi tarkoittaa jotain konkreettistakin, jää usein kääntämättä erillisellä sanalla)
    • La franca: chose, affaire (chose)
    • La hispana: cosa, asunto, las apariencias engañan
    • La hungara: dolog
    • La indonezia: hal
    • La japana: 事 [こと], 事柄 [ことがら], 物 [もの], 事件 [じけん], 出来事 [できごと]
    • La pola: sprawa, rzecz
    • La portugala: coisa, assunto
    • La rusa: вещь, дело
    • La slovaka: vec
    • La turka: şey, eşya