Vorto: adverbo
-
Vorto prezentanta diversajn cirkonstancojn (lokon, tempon, manieron kaj tiel plu) aŭ ecojn de agoj, okazaĵoj, ecoj: ekzemple «tie», «tien», «neniam», «tiel», «tre», «ankaŭ», «varme», «sencele».
la adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo kaj la adverbo difinas la verbon
sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon
«ekstr» povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva
Rimarko: Z. klarigis, ke «kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio […]. Se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo: koncerne tion = kio koncernas tion; rilate tion = kio rilatas tion; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion: kaŭze de tio = pro la kaŭzo de tio; responde al via demando = kiel respondo al via demando».
En aliaj lingvoj
- La angla: adverb
- La belorusa: прыслоўе
- La bretona: adverb
- La ĉeĥa: adverbium, příslovce
- La franca: adverbe
- La germana: Adverb, Umstandswort
- La hispana: adverbio
- La hungara: határozószó
- La itala: avverbio
- La malaja: kata keterangan
- La nederlanda: bijwoord
- La pola: przysłówek
- La portugala: advérbio
- La rusa: наречие
- La slovaka: príslovka
- La sveda: adverb