Vorto: adolto
-
Plenkreskulo.
adoltoj ne estis en la ĉambro
miaj lernejanoj estas nun adoltoj, geedzoj kaj gepatroj
plimulto de la malsanuloj estas infanoj kaj adoleskantoj, kvankam adoltoj mem povas malsaniĝi, se ili ekzemple ne estis infektitaj dum la propra infanaĝo
Rimarko: Ne konfuzu kun adulto (rompo de geedza fideleco).
En aliaj lingvoj
- La belorusa: дарослы (наз.), сталы (наз.)
- La ĉeĥa: dospělý jedinec
- La franca: adulte (subst.)
- La germana: Erwachsener, Volljähriger
- La hispana: adulto
- La itala: adulto (sost.)
- La kataluna: adult (subst.)
- La nederlanda: volwassene
- La pola: dorosły
- La portugala: adulto
- La rumana: adult
- La rusa: взрослый (сущ.)
- La slovaka: dospelý jedinec