Vorto: abunda

  1. Estanta en pli ol sufiĉa kvanto.

    • abunda rikolto, stilo, argumentado, programo

    • abundaj larmoj, haroj

    • saĝo abunda, sed ne profunda

    • la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj

    • miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon

    • kiu ripetas abunde, lernas plej funde

  2. Entenanta pli ol sufiĉan kvanton.

    • abunda fruktoĝardeno

    • la antaŭa jaro estis tre abunda koncerne konvalojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: abundant, copious, bountiful
    • La belorusa: багаты, шчодры, густы
    • La ĉeĥa: hojný, notný, objemný, obsáhlý, vydatný
    • La franca: abondant, ample, copieux, fécond, fourni (copieux), généreux, large, luxuriant, multiple, nombreux, opulant, prolixe, plantureux, riche, profus
    • La germana: reichlich, übermäßig, ausgiebig
    • La hispana: abundante
    • La hungara: bő, bőséges
    • La itala: abbondante
    • La kataluna: abundant, exuberant, profús
    • La nederlanda: overvloedig
    • La pola: obfity, zasobny
    • La portugala: abundante, copioso, lauto, basto, farto
    • La rumana: abundent
    • La rusa: обильный
    • La slovaka: hojný
    • La sveda: riklig, ymnig
    • La taja: อุดมสมบูรณ์, มีมากมาย, ดาษดื่น