Vorto: absurda
-
Kontraŭa al la komuna saĝo.
la ideo pri la senfina movo estas absurda
la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda
mi estas forte malsana! ― li ĝemis, ĉu eble mi iru returne kaj rakontu, kiel mi fartas? ― sed tio aspektus ja iom absurde
absurda logiko
estas absurde riproĉi al la papo kaj al ties kardinaloj, ke ili estas konservativaj
belan ekzemplon de tia absurdeco ni havis , kiam la Komisiono prezentis direktivon pri sunprotektado (jes!)
Rimarko: En Monato troviĝis ankaŭ jena vortludo por nomi landon, pri kiu rakontiĝas absurdaj aferoj: saluton el Absurdistano (Absurdujo) ― […] el Sarajevo, Bosnio, pri kies malfeliĉo vi certe aŭdas ĉiun tagon.
En aliaj lingvoj
- La angla: absurd
- La belorusa: абсурдны, недарэчны, бязглузды
- La bulgara: абсурден, безсмислен
- La ĉeĥa: absurdní, protismyslný
- La dana: absurd, meningsløs
- La franca: absurde (adj.), aberrant, illogique, farfelu, fou (aberrant), idiot (aberrant), incohérent, stupide (aberrant)
- La germana: absurd, ungereimt, unsinnig, widersinnig
- La hispana: absurdo
- La hungara: abszurd
- La itala: assurdo
- La kataluna: absurd (adj.)
- La malaja: tidak masuk akal
- La nederlanda: absurd
- La pola: absurdalny
- La portugala: absurdo, disparatado
- La rusa: абсурдный, нелепый
- La slovaka: absurdný, nemožný, nemysliteľný
- La sveda: absurd, orimlig
- La turka: saçma, mantıksız