Vorto: abstrakti

  1. (netransitiva) Esti abstrakta.

    • tiuj ĉi simboloj abstraktas same kiel tiuj uzataj por la infinitezima kalkulo

    • Rimarko: Ĉi tiu malofta signifo estas la sola kohera kun la adjektiva karaktero de la radiko «abstrakt».

  2. (netransitiva) Manipuli abstraktaĵojn.

    • eĉ eblas abstrakti: «Se A tiam B kaj se B tiam C tiam logike sekvas ke se A, tiam C»

    • Rimarko: Ĉi tiu signifo ne koheras kun la adjektiva karaktero de «abstrakt»; pli bone ĝin esprimus derivaĵo abstraktumi.

  3. Krei abstraktaĵon.

    • a. Abstraktigi, ekstrakti koncepton, izolante ĝin el la tuto, al kiu ĝi apartenas.

      • sed abstrakti la ruĝecon de la sango el la kompleksa perceptaĵo, kaj retrovi tiun saman econ en la ruĝa frambo, kaj malgraŭ la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de ruĝo — tio estas jam tute nova nivelo

    • b. Abstrahi.

      • oni nomas substanco tion, kio restas el iu objekto, kiam oni abstraktis de ĝi ĉiujn ĝiajn percepteblajn ecojn

      • per la koncepto «materia punkto» oni abstraktas pri la formo kaj dimensioj de meĥanika objekto

      • sed ĉe tio oni ne abstraktu de la potencrilatoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: abstract
    • La belorusa: абстрагаваць
    • La bulgara: абстрахирам
    • La ĉeĥa: abstrahovat, vyvozovat
    • La franca: abstraire, isoler (par l'esprit), séparer (par l'esprit)
    • La germana: abstrahieren
    • La hispana: abstraer
    • La hungara: elvonatkoztat, absztrahál
    • La itala: astrarre
    • La kataluna: abstreure, abstraure
    • La nederlanda: abstraheren
    • La pola: abstrahować
    • La portugala: abstrair
    • La rusa: быть абстрактным, абстрактен (predikativa uzo)
    • La slovaka: abstrahovať
    • La sveda: abstrahera
        • a. La rusa: извлечь, выделить
        • b. La rusa: абстрагироваться (от чего-л.)