Vorto: abstrakta

  1. Ĝenerala, neindividua, bazita sur teoriaj konceptoj kaj ne sur reala konkretaĵo (persono, aĵo, situacio).

    • abstrakta ideo

    • abstrakta rezonado

    • tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de -ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo

    • ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso

  2. Malkonkreta, malproksima de la realaj bezonoj, nepraktika.

    • ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas

    • teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn

    • infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon

  3. Nomanta econ, karakteron, estadmanieron senrilate al specifa objekto.

    • «forto», «beleco», «justo» estas abstraktaj vortoj

  4. Celanta ne la pli-malpli realisman prezenton de la objektoj, homoj kaj scenoj, sed ludan kombinon de formoj, koloroj ks.

    • abstrakta pentraĵo

    • stereogramoj bildoj plenkoloraj kaj ŝajne abstraktaj, ĝis oni malkovras kiel ilin rigardi

    • la montraĵoj konsistis parte el abstraktaj pentraĵoj, sed precipe el glubildoj, faritaj el amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo

En aliaj lingvoj

    • La angla: abstract
    • La belorusa: абстрактны
    • La bulgara: абстрактен, отвлечен
    • La ĉeĥa: abstraktní, odtažitý
    • La franca: abstrait, conceptuel, formel, non-figuratif (art), spéculatif, théorique
    • La germana: abstrakt
    • La hispana: abstracto
    • La hungara: absztrakt, elvont
    • La itala: astratto
    • La kataluna: abstracte
    • La nederlanda: abstractт
    • La pola: abstrakcyjny, oderwany (od rzeczywistości)
    • La portugala: abstrato
    • La rumana: abstract
    • La rusa: абстрактный, отвлечённый
    • La slovaka: abstraktný, nekonkrétny
    • La sveda: abstrakt