Vorto: absido

  1. Apsido.

    • la absido, fermita per la ikonostazo, estas rezervita por la sacerdotoj

    • Rimarko: PIV1 enkondukis malnecesan kaj malfacile distingeblan paron da paronimoj: absido kaj apsido. Ambaŭ devenas el la greka ἁψίς (genitive ἁψῖδος); ambaŭ aludas la saman formon: elstaraĵo, arko, volbo; iliaj fakoj estas disaj, konfuzo ne eblas, tiom malpli ke la ideo estas unu sama. Tial estas nenia bezono uzi en Esperanto la langorompan latinan kripligon de la greka etimo, kaj multaj lingvoj (ekz-e la rusa, la germana, la angla) unuecigas la du terminojn surbaze de la pli facile prononcebla kaj etimologie pli ĝusta greka formo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: apse
    • La belorusa: абсыда
    • La bulgara: апсида
    • La ĉeĥa: apsida, přístavek
    • La franca: abside
    • La germana: Apside, Apsis, Chornische, Altarraum,
    • La hispana: ábside
    • La hungara: apszis
    • La itala: abside
    • La kataluna: absis, àbsida
    • La nederlanda: absis, apsis, abside, overwelfde koornis
    • La pola: absyda, apsyda
    • La portugala: ábside
    • La rumana: absida
    • La rusa: апсида
    • La slovaka: apsida, prístavok