Vorto: aboni

  1. (transitiva) Ricevi, laŭ kontrakto, gazeton aŭ servon.

    • mi de du jaroj abonas la revuon

    • la revuo havas multajn abonantojn

    • plue aboni la Gazeton de Anoncoj

    • tiuj, kiuj abonis la magazinon, estis tre kontentaj pri la enhavo kaj la formo

  2. (transitiva) Ekaboni.

    • la revuo havas multajn abonintojn

    • ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton

    • Rimarko: Kvankam ĉi tiu senco estas la nura, kiu aperas en la Fundamento, ĝi preskaŭ plene malaperis. Ĝin tamen implicas la derivaĵo malaboni.

  3. (transitiva) Aniĝi al aŭ membri en komputilreta forumo aŭ dissendolisto.

    • de antaŭ pli ol unu jaro, mi abonas la servon "vorto de la tago" de Lernu.net

    • RSS estas teĥniko, kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu retpaĝaro

En aliaj lingvoj

    • La angla: subscribe
    • La belorusa: выпісваць
    • La bretona: bezañ koumanantet (da)
    • La bulgara: абонирам се
    • La ĉeĥa: abonovat, být abonentem, odebírat, předplatit (čsp.)
    • La dana: abonnere
    • La franca: être abonné (à)
    • La germana: abonnieren
    • La hispana: estar abonado a, estar suscrito a
    • La hungara: előfizet
    • La itala: abbonarsi (a)
    • La kataluna: estar abonat (a)
    • La nederlanda: geabonneerd zijn op
    • La persa: آبونه شدن (به), مشترک شدن (به)
    • La pola: abonować, prenumerować, subskrybować
    • La portugala: assinar
    • La rusa: выписывать, абонировать
    • La slovaka: abonovať, platiť predplatné, prihlásiť sa
    • La sveda: prenumerera, abonnera (på)
    • La taja: สมัคร (นิตยสาร, บริการ)
    • La belorusa: падпісвацца, абаніраваць
    • La bretona: koumanantiñ (da)
    • La franca: s'abonner (à), souscrire un abonnement (à)
    • La hungara: megrendel
    • La kataluna: abonar-se (a)
    • La nederlanda: zich abonneren op
    • La pola: zaabonować, zaprenumerować, zasubskrybować
    • La portugala: assinar
    • La rusa: подписаться, абонировать
    • La slovaka: predplatiť (si)
    • La sveda: teckna ett abonnemang (på)
    • La bretona: lakaat e anv (e), en em enskrivañ (e)
    • La franca: s'inscrire (à)
    • La hispana: estar inscrito en, suscribirse a
    • La hungara: feliratkozik
    • La kataluna: unir-se (a), registrar-se (en)
    • La nederlanda: zich inschrijven op
    • La pola: subskrybować
    • La portugala: inscrever-se
    • La rusa: подписаться (на телеконференцию и т.п.)