Vorto: abio
-
Ĉiamverda arbo el koniferoj kun starantaj konusoj kaj pingloformaj maldikaj, iom flekseblaj folioj, ofte havantaj malsupre du helajn striojn, kaj elkreskantaj kun piedeto rekte el la branĉoj; genro el familio pinacoj (Abies).
cikonio havas sian loĝejon sur abioj
cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon
ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon
la abio aspektis tre bonfarte: ĝi estis kvazaŭ iomete da poezio inter la rubaĵoj
la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj
helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj
En aliaj lingvoj
- La angla: fir
- La belorusa: елка
- La bretona: saprenn, gwezenn-sapr
- La bulgara: ела, елха
- La ĉeĥa: jedle
- La dana: ædelgran
- La franca: sapin
- La germana: Tanne
- La greka: έλατο
- La hispana: abeto
- La hungara: jegenyefenyő
- La indonezia: cemara
- La itala: abete
- La japana: モミ [もみ]
- La kataluna: avet
- La nederlanda: spar
- La okcitana: avet
- La persa: نراد
- La pola: jodła
- La portugala: pinheiro
- La rusa: пихта
- La slovaka: jedľa
- La sveda: gran
- La turka: göknar