Vorto: aŭtuno
-
Sezono de malvarmiĝo post somero, antaŭ vintro (laŭ la gregoria kalendaro, en la moderklimata zono de la norda duonglobo ‐ de proksimume la 23a tago de septembro ĝis la 21a de decembro; en la suda duonglobo, de la 21a de marto ĝis la 21a de junio).
multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn
ankoraŭ estis agrable varme, sed jam senteblis la friska spiro de aŭtuno
-
(figure) Ekkadukiĝo.
En aliaj lingvoj
- La angla: autumn
- La belorusa: восень
- La bretona: diskar-amzer
- La bulgara: есен
- La ĉeĥa: podzim
- La franca: automne
- La germana: Herbst, Spätjahr [sudgermane]
- La hebrea: סתיו
- La hispana: otoño
- La hungara: ősz
- La indonezia: musim gugur
- La itala: autunno
- La japana: 秋 [あき]
- La kataluna: tardor
- La nederlanda: herfst
- La okcitana: auton
- La persa: پاییز, خزان
- La pola: jesień
- La portugala: outono
- La rumana: toamnă
- La rusa: осень
- La slovaka: jeseň
- La sveda: höst
- La turka: sonbahar
- Volapuko: flukatim