Vorto: aŭtomato

  1. Maŝino kapabla mem regi ĉiujn, aŭ almenaŭ iujn, siajn funkciojn.

    • disdona aŭtomato, pesaŭtomato

    • trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por konsumiĝi ĉe la aŭtomato ĉiam mongluta, foje monŝuta

  2. (En teoria komputiko:) Abstrakta meĥanismo havanta finian nombron da «statoj»; «eksteran memoron»; kaj funkciadon regatan de finia aro da «reguloj».

    • finia aŭtomato

    • staka aŭtomato

    • turinga aŭtomato

En aliaj lingvoj

    • La angla: automat
    • La belorusa: аўтамат
    • La franca: automate
    • La germana: Automat
    • La hispana: autómata
    • La hungara: automata
    • La itala: automa
    • La nederlanda: automaat
    • La pola: automat
    • La rusa: автомат
    • La slovaka: automat
    • La sveda: automat
    • La angla: automaton
    • La itala: macchina (inf.), automa
    • La pola: automat